Anjanga' potenca protektanto de la nobla arbar' Ĉieestanta okulo kiu zorgas niajn fratajn bestojn
Mi petas vian permeson por kapti nian nutraĵon Ĝi uzas sian agreson kiel ilon por akiri kuraĝon
Mi disdividos ĉiun pecon kun miaj sangogefratoj Fortecon de l' ĉasaĵo fortigas ĉiu indiĝena anim'
Bestan animon dioj alvokas sed ĝia karno ĉi tie restas Sur la restaĵoj la ŝimo kreskas do patrintero nutraĵon ja sorbas
Besto fuĝas turmentata Jen ĝi falas kaj stariĝas Mi cele kuras, malantaŭ ĝi Kurante, ĝi timas pri sia destin'
Tra arbaro ĝi sin kaŝas Ĝi ja estas ruza besto Akran lancon do mi ĵetas Jen nutraĵo. Ni havos feston!
Mi estas Jaŭara Filo de Ĵagŭaresa' Mi estas la plej bona ĉasisto en tuta arbar'
Compositor: Rafael Milhomem Silva (Rafael Milhomem) (ABRAMUS)Publicado em 2015 (10/Nov) e lançado em 2013 (01/Jul)ECAD verificado obra #18777986 e fonograma #11828669 em 16/Mai/2024